Caius Petronius Arbiter
NEĜO KAJ FAJRO


Min alĵetis per brilanta neĝo Julia kaj mi kredis,
      ke en neĝo mankas fajro, sed ja estis fajro la neĝ'.
Kio ol la neg' pli fridas? Tamen, el via man' sendite,
      mian bruston ekbruligi povis nun tiu neĝa bul'.
Kie do trovebla estas lok' sekura de am-insido,
      se kaŝiĝas fajro en la akvo solida per la frost'?
Julia, vi sola povas jam estingi en mi ĉi flamojn,
      ne per neĝo aŭ glacio, sed nur per tia sama brul'.